E_elsendo el la 10.07.2024
MP3•Thuis aflevering
Manage episode 428231619 series 1927623
Inhoud geleverd door Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP. Alle podcastinhoud, inclusief afleveringen, afbeeldingen en podcastbeschrijvingen, wordt rechtstreeks geüpload en geleverd door Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP of hun podcastplatformpartner. Als u denkt dat iemand uw auteursrechtelijk beschermde werk zonder uw toestemming gebruikt, kunt u het hier beschreven proces https://nl.player.fm/legal volgen.
En la 1330-a E_elsendo el 10.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro ni foliumas la 3-an nunjaran retan numeron de „Esperantolehti” el Finnlando: i.a. „Esperanto kaj EU-balotado”; la julian „Esperanto”: i.a. pri omaĝaj eventoj al Marjorie Boulton, pri Internacia E-Arkivo; la junian „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo – pri la jama interŝanĝo kun Internacia E-Arkivo; la 3-an numeron de „La Revuo Orienta” – iuj junuloj venas al la movado, la aliaj jam praktike partoprenas interesajn projektojn; literature: „L’Esperanta sensenco, sensenca Esperanto”. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri polaj studentoj 2023/2024; pri produktado de bicikloj en Eŭropo kaj en Pollando; pri rekonstruo de la historia batalo apud Grunwald 1410. • La scienctema rubriko prezentas la polan laŭreatinon de la Eŭropa Inventista Premio 2024. Ni parolas pri malĉifrita lingvo de antaŭ miloj da jaroj. • Krome ni informas pri la libere elŝutebla rete libro de Etsuo Miyoshi "Mia poliomjelito malŝlosis pordon al daŭripova paco: Invento, Sano, Lingva egaleco": https://www.terimukuri.com/media-download/227/. • Muzike akompanas nin la kantistino Ljuda Lapatto per muzikigita poemo de Wiktor Elski „Ne rigardu”. La akompana foto bildigas iun el la rekonstruscenoj pri historia Grunwald-batalo el 1410. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
…
continue reading
35 afleveringen